Universalismo kaj fikciaj bestaĉoj

Spektante filmon kiu temas pri inteligentajn bestaĉojn aŭ abomenaj kvazaŭhomoj, kaptas mian cerbon unu penso, kiu regas mian pensovojon dum la tuta filmo: La stranga malordinarulo havas sencojn, emociojn, pensojn, kiel ni. Ĉu ne ni povus iel interakordi? Ĉu harmonii eblus, se ambaŭ flankoj iel ŝanĝus sian rilatstrategion?

Oni ja povus fari kleran, sciencan esploron pri la elmontrado de aliuloj en kinofilmoj, kaj per tio ion rimarki pri kulturo. Tamen, mi estas laiko, kaj neniel kleras je tiaj aferoj. Malgraŭ tio, mi volas iom patosi pri iuj kinofilmoj, kaj meti mian malsciencan kaj malkleran analizeton.

»Arieti la prunteprenanto«

En Arieti la prunteprenanto (借りぐらしのアリエッティ ⋄ 2010), loĝas en nia mondo du specioj de personoj: Homoj kiel vi kaj mi, kaj etetetaj kvazaŭhomoj kiuj altas kiel musoj, »Arietioj«. Tiuj du popoloj vivas sen ajna interrekontiĝo: La homoj prizorgas siajn proprajn aferojn, kaj la hometetoj faras same, evitante la kompare-homegojn.

Dum la filmo, kreskiĝas amika rilato inter knabo homa kaj knabino hometa. Ili interkomprenas sin, kaj tiel tenas per siaj manoj homan komprenon! Kaj se ĝi teniĝas de ili, kial ne de aliuloj? Se eĉ unu paro duspecia povas inter si akordi, kial tio ne povus skaliĝi al la tuta homaro? Tiu ununura paro per si mem pruvas, ke homoj kaj hometoj povus kunloĝi senkaŝe kaj kun amikaj sentoj. Per la plej belaj kaj gravaj rimedoj — kompato, kompreneo, logiko, kaj materia kompreno — ĝi eblus!

Sed, la spektanto kontentiĝu, laŭ la filmo, per nur eta aluda voko al ĉi tiu idealo: Tiu amikeco inter la du ĉefroluloj.

Filmero el »Arieti la prunteprenanto«: la hometino staras
        sur folio, proksime al homo, kaj ambaŭ alirigardas.

Sed mi ne kontentas! Mi neniel kontentas! Dum la sekvintaj horoj, mi vigle paŝis tien kaj reen en la ĉambro, cerbumante pri la mondo de la hometoj, kaj pri la ideala mondo de kaj hometoj kaj homoj. Kia mirinda afero, estus la sciencaj fruktoj akiritaj per kunlaborado inter hometoj kaj homoj; kia interesa ideo, estus ili laborante en la sama oficejo, en kiu hometo tajpas per eta, eta komputilo; kia bela afero, estus amo inter homo kaj hometo…

»S-ino Frisbi kaj la ratoj de NIMS«

Tamen, la potenca universalismo trafluas ne sole inter hometoj kaj homoj. Tiu rilato — el grupo sinkaŝanta kaj alia grupo supozata perfortema — ankaŭ troviĝas inter ratoj kaj homoj. En La Sekreto de NIMS (1982), kiu inspiriĝis de malsame nomita libro, S-ino Frisbi kaj la ratoj de NIMS (Mrs. Frisby and the Rats of NIMH ⋄ 1971). Nu, verdire, mi ne jam spektis la filmon, sed ja legis la libron dum junaĝo.
Do, malgraŭ ke mi faras afiŝon pri kinofilmoj, espereble vi tamen permesos min plu paroli. :P

Ĝi enhavas popolon de ratoj, kiuj akiras homecan inteligentecon. Ili estis viktimoj de longdaŭraj kaj afliktaj eksperimentoj eksperimentitaj, sed, per lerta planado, sukcesis forkuri la sciencejon. Ili fuĝis al arbaro forfora, kaj ekvivis en paco, sinkaŝante. Anstataŭ vivi kiel ordinaraj ratoj, ili konstruas propran societon: Arto, scienco, kaj akademio iĝis bonaj amikoj de la homecaj ratoj.

En la romano, ne ekzistas ajna homa rolo. Sole estas tiuj de la ratoj. En la sekva romano, daŭrigante la rakonton, eniras la teatrejon knabino.

En R-T, Margareto, kaj la ratoj de NIMS (R-T, Margaret, and the Rats of NIMH ⋄ 1990), la ĉeesto de kunsentemaj kaj amikemaj geknaboj, Margareto kaj R-T, klare vokas la ŝablonon de Arieti. Homoj fias kaj perfidus ratojn, la nekutimulojn — krom, kompreneble, la bonaj homoj, la specialaj. Tiun mesaĝon esprimas la rakonto, per la unika amikiĝo inter la geknaboj kaj la ratoj: Oni devas esti aŭ speciala por amiki aliulojn strangajn, aŭ devas esti stulteta infano. La plejparto de homoj ne povus, kompreneble! Interkompreniĝo ne estas emo, kiun ni, la homaro, konas tiom bone. Krom specialuloj. Jen la mesaĝo. Terure, ĉu ne?

»Reĝo Kong«

KajReĝo Kong (King Kong) estas eĉ pli terura. Figursence, ĝi temas pri la tragedio de nigrulo kiu ne povas rilati kun blankuloj. Laŭlitere, ĝi temas pri elefantece grandega simio, kiu forrabas virinon kaj poste tragedie murdiĝas. Ni pensu pri tiu laŭlitera flanko: Ĉu la simio ne povintus loĝi en granda herbejo, kun iuj homoj komunikantaj kun li? Li havis inteligentecon, tio klarvideblas. Kaj eĉ sufiĉan por atingi tiun punkton. Ĉu ne do, por komunikado kaj por paco? Mi kulpigas la homojn! Neniu senkulpigo ekzistas por ili! Fajron! Damniĝon! Juĝita.

»Ni«

En la terurfilmo Ni (Us ⋄ 2018), estas (refoje) du grupoj de inteligentuloj. La unua vivas surtere: Ili ĝuas la varman sunon, ĝojajn ludojn, amojn, kapricojn… dum la dua, vivantaj subtere, ĝuas nenion. Ili estas spegululoj, nuraj ombroj de la homoj surteraj. Ĉiu homo surtera estas ligita al sia propra spegululo subtera, kiu aspektas kvazaŭ perfekta denaskito.

Fakte, tiu ligo tiom fortas ke, plejofte, la spegululoj kondutas precize same kiel siaj surteruloj. Se la suprahomo dancas en drinkejo, la subahomo dancas senvole kaj senintence, en la malpuraj koridoroj de la subtero. Por la spegululoj, ĉi tio estas vere abomena stato, kaj apenaŭ eĉ estas vivo.

Sed, fine, la spegululoj decidas detrui siajn katenojn, kaj do elrampas sian kavernon por viziti la eksteron. Domaĝe, ne estas paca liberiĝo; sed revolucie sangosoifa. Ili, freneziĝita pro multaj jaroj en medio sen ajna memrego, rave murdas siajn proprajn dunaskitojn. »Nun,« ili kvazaŭdiras, »estas nia tempo!«

Mi scivolas: Kio estus okazinta, se la surterulo tenerus kaj karesus sian spegululon? Aŭ se la spegululo farintus reciproke? Ili ja ambaŭ estas homoj — la subahomoj eble estas (sorĉitaj?) strangaj, sed estas fizike (kaj kredeble anime) homoj! … kredeble!

Ili, kiuj volus liberiĝi, vivi kun vento blovanta tra siaj hajroj… ĉu ne, iuvoje, povus kunvivi ambaŭ flankoj? La spegululoj kaj la surteruloj?

Bildo el »Ni«: du knabinoj staras, rigardantaj unu la alian. Ili aspektas entute same, kvazaŭ dunaskitoj. Unu levas siajn manojn al la alia.
»Kiel bone ĝi plaĉis al vi, kreskiĝi sub la sun’! Senti la venton, vidi la verdon! Vi premtenis ĝin. Ni estas homoj ankaŭ, tamen. Okuloj, dentoj, manoj, sangoj, samkiel vi…«

Ĉiuokaze, tiel ne disvovliĝis la filmo, sed almenaŭ la spegululoj liberiĝis. Je la fino de la filmo, mi iomete ekopiniis, ke la »abomenaĵoj« estis fakte bonaj homoj. Se nur unu flanko meritis vivon vigle, certe estas la subahomoj; »se nur unu flanko povus vivi vigle tiel, sur la tero.«

»Patenma Inversita«

Laste, turnu vian rigardon al Patenma renversita (サカサマのパテマ ⋄ 2013). Jen kinofilmo kiu klare kaj sendube subtenas la idealon universalismon. Malkiel la ceteraj filmoj menciitaj, ĝi ne subtenas la ideon, ke homoj nepre estas teruraj kaj ke malsamuloj ne povas kunvivi, ne eĉ implice nek kviete. Ĝi nek forĵetis homan komprenon, nek ŝparas ĝin por eksterordinaruloj. Kaj jen la frago sur la torto: Ĝi enhavas Esperantan kanton!

En ĉi tiu filmmondo, estas (ĉu surprizinde?) du grupoj, ambaŭ homaj. Unu, kies pezforto direktas supren, pro ia magia kialo; kaj la alia suben, ordinare.

Tiu suben-ordinara grupo, kredanta ke la supremuloj estas pekemaj, ilin subpremas, kaptas, murdas, ktp. Ĉi tie, tamen, rekte kaj klare subteniĝas universalismo, idealo ofte ne esprimita je tiaj filmoj; fakte, ĉi tiu kinofilmo montras universalismon kiel nepra, ĉar la du grupoj ne povas daŭri apartaj.

Ni ekinterkompreniĝas sin, kaj priparolis niajn proprajn mondojn. […] Ŝajnas, ke kun lia helpo, mi finfine aliros la vojon je mia celo. Mi dankas al mia amiko el alia mondo, kiu donis al mi kuraĝon. Ni estas unuiĝita. […] La celo, unuigi la homaron tute.

Bildo el »Patenma Inversita«, kun du homoj sidantaj; unu
        je la plafono, la alia je la planko.
La patroj de du ĉefroluloj, kiuj amikiĝas malgraŭ malaj pezfortoj.

Je la fino de la kinofilmo, troviĝas ke »supro« kaj »malsupro« estas relativaj en la mondo de la rakonto: Ne figursence, sed fizike. Ĝia mondo estas bizare sciencmagie tordita, kaj tiel estas unu ĉielo inter du teroj! Se vi falus supren, vi eventuale tuŝus la malan teron pace, kaj reciproke. »Ĉielsandviĉo« oni nomu tion, kaj la malkovro de ĝi krias, »la malsamoj estas relativaj!«

Nu, ni bezonas pli da filmoj ĉi tiaj. Ne mankas al ni malespero pri la homa animo, pri ekonomio, pri interrilatoj, pri renkontoj fremdaj… sed ja mankas esperon. Esperon ke oni eĉ kapablas ŝanĝi aferojn kaj pensmaneriojn. Ne gravas, kiom malespera ŝajnas la nuna medio: Pensoj estas atomoj, kaj ĉio fizika estas ŝanĝebla. La mondo vere estas nia.

Klarigoj


  1. Nu, redaktantete ĉi tiun afiŝon, mi rimarkis ke mi uzis la fortan lingvaĵon »temas« — mi ne diris, »ŝajnas temi« nek »povus analiziĝi kiel«, sed »temas«. Do, mi esploris, pri ĉu mia vorto havas pruvon aŭ bazon. Ŝajnas al mi nun, ke ĝi ne havas firman bazon: La reĝisoro diradis k diradis, ke sia kinoiflmo havis nenian politikan celon nek kaŝitan signifon. Kaj, nu, sen alia pruvo, mi devus cedi al tio. Mi hodiaŭ dirus, ke la filmo »povus analiziĝi kvazaŭ temas« pri rasismo.

💬 Comments

💬 Komentoj

Nobody here but us chickens! 🐔

Neniu kometo jam! 🌠

Komentu per via ✦federuja✦ konto! Respondu:

Comment with your ✦fediverse✦ account! Reply to:

Ne jam/Not yet